Radikala Partio (Francio)

Radikala Partio (PR)
Parti radical (PR)
Emblemo de Radikala Partio (PR)
partio
Lando  Francio
Estro Laurent Hénart (ekde aprilo 2014), Jean-Louis Borloo (2005-2014)
Ĉefa sidejo 1, place de Valois
75001 Parizo
Koloro(j) blua, blanka, ruĝa
Ideologio radikalismo, respublikismo, eŭropa federaciismo, humanismo, laikeco
Nacia Asembleo Jean-Louis Borloo (UDI
5 / 577
Senato François Zocchetto (UDI-UC)
8 / 348
Eŭropa parlamento Joseph Daul (Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (PPE))
2 / 74
Retejo www.partiradical.net
vdr

La Radikala Partio kromnomita « Parti radical valoisien », estas la plej malnova franca politika partio, nun lokita en centra-dekstra pozicio en la politika spektro. Oficiala sekvo de la historia radikala partio en la lando, kreita en 1901, ĝi arigis unue la maldekstrajn respublikistojn, la socialistoj estis klasitaj ekstreme maldekstraj[1]. Kape de la bloko de maldekstroj en la deputitaj balotoj de 1902, ĝi partoprenis en la registaro de Émile Combes kaj faris aparte, post la falo de Combes, la apartigon de eklezioj disde ŝtato en 1905. Post diversaj misokazaĵoj en la 4-a kaj 5-a Respubliko kaj pro la skismo, okazinta en 1971, de la « maldekstraj radikaluloj », ĝi nun situas en centra-dekstrapozicio de la politika spektro. Ĝi estas ano, kial asociita partio al Unuiĝo por Franca Demokratio (UDF), inter 1979 kaj 2002, poste al Unuiĝo por Popola Movado (UMP), inter novembro 2002 kaj majo 2011. Poste ĝi refariĝis politike sendependa kaj estis je la origino, en 2012, de Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI).

  1. Cf. Mémoires de Romain Rolland, eldono ?, p. 296 : pri la socialisma partio, kiu estis ekstreme maldekstra tiam, kaj de kiu li estis proksima

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search